中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Skizo de Olimpikaj ĉampionoj (I)

    Gustumi ĉiujn pladojn en la Olimpika Vilaĝo

 

 Petolaj mienoj de Chen Xiexia post ĉampioniĝo
    La 9-an de aǔgusto Chen Xiexia gajnis la unuan oran medalon por la ĉina delegacio en la virina halterlevado de la kategorio de la korpopezo de 48 kilogramoj en la Pekinaj Olimpikoj, kaj samtempe rompis du Olimpikajn rekordojn de halterlevo de la dumana ekpuŝo kaj totala poentaro.

 

    Oni demandis Chen: "Kion vi volas post la ĉampioniĝo?" Ŝi respondis: "Post ilia (teamaninoj) konkurso ni distros nin. Antaǔ la Olimpikoj mi diris al miaj kolegoj Liu Chunhong kaj Cao Lei, ke post la konkurso mi gustumos ĉiujn pladojn en la Olimpika Vilaĝo."

 

    "Mi certe kompensos mian filinon"

 

 La emocie larmanta edzo de Xian Dongmei kaj ilia filino.
    La 10-an de aǔgusto Xian Dongmei, ĉampionino en la Atenaj Olimpikoj, sukcese defendis sian ĉampionecon en la finalo de la 52-kilograma virina ĵudo de la Pekinaj Olimpikoj.

 

    La 33-jara Xian estas patrino de dujara infano. Ŝia sukceso estas nedisigebla de la subteno de ŝia familio. Kiam oni demandis, kion ŝi volas diri al la familianoj, ŝia voĉo sufokiĝis de singulto kaj post momento ŝi diris: "Mi kompensos ilin, precipe mian filinon, ĉar mi ne zorgis pri ŝi pli ol unu jaron."

Xian Dongmei 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688