中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
"Olimpika familio" de Pekino akceptis la unuajn alilandajn turistojn

de YUE RUIFANG

 

    La 29-an de julio komforta kvadrata korto kun klasika stilo sidanta norde de la vidindejo Shichahai, Pekino, bonvenigis du germanajn turistojn. Ili estis la unuaj alilandanoj, kiuj loĝis en la "Olimpika familio" de Pekino. Ili tie restis kvin tagojn.

   

    Ĝi estas unu el la 598 "Olimpikaj familioj" de Pekino.

 

    Por ke alilandaj turistoj spertu la vivon de ordinaraj urbanoj, la pekina registaro startigis la programon "Olimpika familio". Tio interesis nemalmultajn alilandajn turistojn.

 

    Matene de la 30-a de julio germanaj gastoj Simony kaj Peter ellitiĝis kaj prenis la matenmanĝon el teo, hami-melono, fromaĝo kaj bakita pano, preparitan de gastigantino Wang Zhixi.

 

    La manĝejo estas duonferma. Apud ĝi floras granatujoj kaj kantas kalandroj. Dum manĝado oni povas ĝui agrablan etoson de la malnova kvadrata korto de Pekino.

 

    Simony diris, ke li loĝis tie por sperti la ĉiutagan vivon de pekinanoj kaj ĝui facilan trafikon de la urbo. Simony venis al Ĉinio unu monaton antaǔe kaj Peter speciale veturis en Ĉinion por feriado. Ili planis viziti ankaǔ aliajn lokojn.

 

    Preparante matenmanĝon, Wang instruis al ili paroli ĉine. Oni diris, ke tiu ĉi familio komencis akcepti en- kaj eksterlandajn gastojn jam en 2003. Por tion fari Wang kaj ŝia edzo lernis la anglan lingvon du jarojn.

 

    Nun Wang povas konigi per la angla kaj japana lingvoj al la gastoj malnovan kvadratan korton de Pekino. Ŝi deziras lernigi la pekinan dialekton al alilandaj gastoj, kiujn interesas tio.

 

    Wang diris, ke kun proksimiĝo de la Olimpikoj pli kaj pli da alilandaj turistoj vizitos la kvadratajn kortojn, en ŝian korton venos post nelonge du grupoj da mendintaj gastoj. "Ni faros ĉion eblan por ke alilandaj vizitantoj sentu ĉi tie sin kiel hejme, kaj konigu al ili la favorecon kaj gastamecon de la ĉina popolo. Ni esperas ankaŭ, ke ili ĝuos ĝentilecon kaj amikecon de la ĉina popolo dum ilia resto en Pekino."





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688