La emblemo prezentas artan kaj sportan trajtojn per ĉinaj kaligrafado kaj sigelilo kun la historio de 5000 jaroj. Ĝi arte prezentas homon, kiu kuras antaǔen por sukceso. La desegno de la emblemo esprimas ne nur ĉarmon de la tradicia kulturo de Ĉinio, la nomon de Pekino kaj la spiriton de la Olimpikoj, sed ankaǔ la belan aspiron al la Olimpikoj de 1.3 miliardoj da ĉinoj kaj la entuziasmon kaj la sincerecon de la ĉina popolo al la tutmondaj gastoj. Tio estas valora donaco de la ĉina popolo al la Olimpikaj Ludoj.
|